2012-04-06
 Robert Zoellick, ĉefo de la Monda Banko |
En la subforumo "dungiteco kaj kreskado" de la Boao-a Forumo de Azio 2012, la specialistoj konsentis ke la ekonomia kreskado estas ankoraŭ ŝlosila faktoro por pliigi dungitecon.
Fan Gang, prezidanto de la Ĉina Reforma Fondaĵo kaj estro de la Nacia Ekonomia Esplora Instituto, emfazis ke la dungiteca pliigo dependas de bona ekonomia medio, plirapida urbanizo kaj solvo de politikaj problemoj pri socia sekureco kaj edukado. Tamen nenio povas daŭrigi sen evoluo de la ekomonio, ĉiuj problemoj devas esti solvitaj en la procezo de evoluado kaj kreskado de la ekonomio.
Robert Zoellick, ĉefo de la Monda Banko, diris ke la ekonomia kreskado estas ankoraŭ ŝlosila faktoro por pliigi dungitecon. Li montris samtempe, ke la perfekta socia sekureco, malrigida laboro-strukturo kaj travidebla informo-interŝanĝo, same povas pliigi la dungitecon.
Akio Mimura, prezidanto de la ŝtala kompanio Nippon de Japanio diri, ke la ekonomia kreskado estas la plej grava faktoro por la dungiteco. Sed, necesas montri, ke kreskado de la ekonomio devas teni taŭgan kaj pliiĝan procenton.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|