2012-04-09
 En la ina ŭguro de la San-Industria Konferenco kaj ekspozicio |
|
 En la ekspoziciejo |
En la 7-a de aprilo okazis en la Pekina Internacia Ekspozicia Centro la Monda San-Industria Konferenco kaj la 13-a Ekspozicio pri Ĉina Internacia San-Industrio.
La konferenco kaj ekspozicio estis iniciatitaj de la Ĉina Internacia Asocio por Interŝanĝo kaj Promocio de Kuracado kaj San-protektado sub la Ĉina Ministerio pri Sano kaj koncernaj institutoj en aliaj landoj.
La konferenco inkluzivas de la pinta konferenco, temaj forumoj kaj ekspozicio pri san-industria produktoj. En la ekspozicio, kiu daŭros ĝis la 9-a de aprilo, kolektiĝis pli ol 650 markoj de san-industrio de Ĉinio kaj aliaj landoj. La ekspozicio celas liveri al diverslandaj entreprenoj internacian platformon de marka elmontro, komerca interŝanĝo kaj merkata disvolviĝo. Ĝi donos al la partoprenantoj pli da interesoj kaj kontribuos al la evoluado de san-industrio de Ĉinio kaj al tiu de la tuta mondo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|