2012-04-10
 Liberigo de la ĉinaj acipenseroj en la Yangzi-riveron |
La 8-an de aprilo la Ĉina Tri-gorĝa Korporacio kaj la urbo Yichang de Hubei-provinco okazigis ĉe la Tri-gorĝo de Yangzi-rivero en Yichang grandskalan liberigon de ĉinaj acipenseroj artefarite reproduktitaj, kio markis la novan paŝon de la protektado de Ĉinio al la ĉinaj acipenseroj, fiŝspecio ĉe la rando de pereo.
Ĉifoje pli ol 10 mil ĉinaj acipenseroj estis liberigitaj, inter kiuj 1200 estas duageneracie reproduktitaj. Antaŭ la liberigo scienc-esploristoj trejnis la fiŝojn por ke ili kutimiĝu al la sovaĝaj vivkondiĉoj.
Fakuloj diris, ke la sovaĝaj ĉinaj acipenseroj post artefarita reproduktado naskis unuageneraciajn idojn, post refoje artefarita reproduktado tiuj fiŝoj naskis duageneraciajn idojn. En 2009 Ĉinio multe progresis en la reproduktada tekniko de ĉinaj acipenseroj.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|