2012-04-11
Post la neforgesebla ILEI-konferenca semajno en Matanzas (Kubo, 2010) kaj rekorda konferenco en Kopenhago (Danio, 2011), ILEI konferencos en Ĉinio en la jaro 2012, dum la semajno antaŭ la UK en Hanojo.
Konferenca urbo: Kunming, provinco Yunnan en suda Ĉinio.
Datoj: 20-26 julio 2012.
Konferencejo: Profesia Artkolegio de Kunming.
Loĝado kaj manĝoj: En hotelo ene de la Kolegio. Eblas elekti loĝadon ankaŭ en pli luksa hotelo en la urbo.
Transporto al Hanojo por UK: Flugo 1,5 horojn, aŭ tuttaga postkonferenca ekskurso per buso ĝis la vjetnama landlimo + litvagonare ĝis Hanojo
Konferenca temo: La arto de komunikado, komunikado de artoj
Pli detalaj informoj pri la konferenco legeblas ĉe retejo de ILEI: http://www.ilei.info/.
(el ILEI)
Redaktoro: Niu Xueqin
|