2012-04-11 Ne nur en la kampo de ekonomio Ĉinio iĝas "superpotenco". Dum la lastaj monatoj rapide kreskas laŭnombre ankaŭ vizitoj kaj registriĝoj en la reta Esperanto-lernejo -- lernu.net de tiu lando. Nuntempe ĉinaj uzantoj iĝas unu el la plej grandaj grupoj, ĉu laŭ la kresko de registriĝoj, ĉu laŭ la procentaĵo de novaj vizitoj. Pro tio la E@I-teamo decidis viziti Ĉinion kaj esplori la landon kun granda potencialo por Esperanto.
 Diskuto kun la organiza teamo de "Esperanto-Insulo" en Hajnano |
Kvar reprezentantoj de E@I kaj la retejo lernu.net vizitis en februaro (02-24) Ĉinion. Peter Balá ž, Indrė Pileckytė el E@I kaj Jevgenij Gaus kun Neringa Gaus el lernu.net vojaĝis dum preskaŭ unu monato tra la lando.
La ĉefaj celoj de la vojaĝo estis kelkaj:
● iom ekkoni la landon -- ĝiajn kulturon, kutimojn, socion, kondiĉojn ktp;
● starigi kontaktojn kun lokaj esperantistoj (en diversaj partoj de la lando);
● esplori tie pri la uzado de la interreto (ebloj, kutimoj, manieroj ktp).
Ĉiuj tiuj celoj helpas al pli bona kompreno de kaj adaptiĝo al ebla estonta ĉina uzanto de lernu.net kaj ebla estonta esperantisto. Nuntempe la uzado de la interreto en Ĉinio rapide kreskas, kaj la homoj tie serĉas en la reto -- kiel ĉie en la mondo -- ĉion eblan. El la vidpunkto de disponiganto de iu reta servo (niakaze retejo por lerni Esperanton) estas bonvene kaj fakte necese aranĝi, ke tiu servo estu facile kaj rapide trovebla por konkreta publiko. Ĉinio ĉi-kaze estas specifa -- temas pri grandega lando, kun multe da potencialaj uzantoj/retumantoj. La lando havas siajn proprajn serĉilojn (Google tie ne estas tiom populara kiel en aliaj mondopartoj), proprajn sociajn retojn. Tial estas grave, ke Esperanto estu videbla kaj trovebla ankaŭ en tiuj ĉi lokoj/retejoj. Vojaĝante ekz. en metroo oni ĉie en Ĉinio nuntempe trovas homojn, kiuj per siaj poŝtelefonoj aŭ tabul-komputiloj retumas, legas aŭ lernas. E@I volas nun pli forte videbligi Esperanton ankaŭ en ĉinaj retpaĝoj, aranĝi, ke ekz. lernu.net estu paĝaro facile trovebla por la ĉina publiko. La potencialo de Ĉinio estas ankaŭ por Esperanto tre bona oportuno por kreski kaj fortiĝi.
Plua kialo por vizito de Ĉinio estis la plano okazig(ad)i tie Someran Esperanto-Studadon (SES). Pro la sukceso de SES en Eŭropo (ĝi okazis jam 4-foje, en la lastaj du jaroj kun po 190 partoprenantoj el pli ol 25 landoj), la teamo esploris eblajn taŭgajn lokojn por simila aranĝo en Azio. Ĉinio estas por tio bona kandidato pro diversaj kialoj. Estonte do eble okazos "kontinentaj" SES-oj (kio ankaŭ faciligas la atingeblon kaj malplikostigas la partoprenon en Esperanto-lernejo por multaj) kaj post Eŭropo (Slovakio) ŝajne Ĉinio povos iĝi la dua okazig-loko.
Dum la vojaĝo la teamo vizitis jenajn lokojn: Pekino, Hajnano, Honkongo, Ŝanghajo, Nankino.
En ĉiu urbo ni estis afable gastigataj de lokaj esperantistoj kaj havis la eblon multe diskuti kun ili.
En Pekino mem okazis kelkaj intervjuoj por la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia, ni vizitis la sidejon kaj diskutis kun reprezentantoj de la revuo "El Popola Ĉinio" kaj de ĈEL.
 Prelego pri lernu.net al novuloj en Hajnano |
|
Kun lokaj esperantistoj antaŭ la Budho-statuo en Honkongo |
En Hajnano la teamo vizitis la projekton de Dennis Keefe "Esperanto-Insulo", prelegis pri lernu.net kaj pri la agado de E@I, diskutis kun la organizantoj kaj instruistoj.
En Ŝanhajo kaj Nankino ni havis la eblon paroli pri kunlaboro kun la gravaj personecoj de la tiea movado. La ĉina E-movado kaj lernu.net ja havas komunan celon -- disvastigi informojn pri kaj lernadon de Esperanto. Reciproka helpo pri tio povas esti fruktodona por ambaŭ flankoj.
Konklude: La vojaĝo estis tre utila sperto kaj plenumis siajn celojn. Fruktodona ĝi iĝis ankaŭ el la vidpunkto de novaj ideoj por baldaŭaj projektoj aŭ starigo de novaj kunlaboraj kontaktoj.
Ĉi-jare okazas grandaj rekonstruoj de lernu.net, kaj la nova retejo jam povos iĝi multe pli taŭga ankaŭ por la azia publiko, parte ankaŭ danke al ĉi vojaĝo.
 Nia teamo kun s-ro Wang Minhao kaj liaj studentinoj en Ŝanhajo |
Apartan dankon la tuta grupo volas esprimi al ĉiuj esperantistoj en Ĉinio, kiuj helpis dum la vojaĝo -- gastigis nin, gvidis tra la urboj, diskutis, pripensis la kunlaboron. La vojaĝo estis sukcesa paŝo al plifortigo de la rilatoj, starigo de novaj kontaktoj kaj evoluigo de la azia kunlaboro -- ĉu pri lernu.net, ĉu pri aliaj aktivaĵoj de E@I kaj Esperanto ĝenerale.
Granda danko apartenas ankaŭ al ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu grandparte financis la vojaĝon. La vizito okazis kadre de la nova "projektaro", rekonstruo de lernu.net, sed ankaŭ konstruo de kelkaj novaj projektoj, iniciatoj (ĉu retaj, ĉu aliaj). ESF estas daŭre la plej granda subtenanto de E@I kaj ĝiaj projektoj (sen ESF lernu.net ne ekzistus). Se ankaŭ vi volas subteni la pliampleksigon, plibonigon kaj pliefikigon de la projekto Lernu! kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo, kontribuu al la kampanjo "100 000 EUR por ESF", kiun E@I lanĉis ĝuste omaĝe al 100 000 registritaj uzantoj. (Cetere, nuntempe jam estas 113 340 aliĝintoj en lernu.net, kaj la registriĝoj daŭre kreskas). Detaloj pri la kampanjo troveblas en: http://kampanjo.ikso.net.
Peter Bal á ž
E@I-kunordiganto
(el "Esperanto")
Redaktoro: Niu Xueqin
|