Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Azio antaŭeniras en profundigo de kunlaboro
2012-04-11

    Orienteniĝo de la gravito de la monda ekonomio estas granda historia evento en la nuna epoko, tio estas komuna kono de fakuloj en la Boao-a Forumo de Azio 2012. Azio ja fariĝis regiono, kie plej dense kolektiĝas nove starigitaj ekonomioj de la terglobo, kaj tie plie evidentiĝis avantaĝo de la post-evoluo kaj latenta forto de la ekonomia disvolvo.

 


Zeng Peiyan, vicprezidanto de la konsilantaro de la Boao-a Forumo de Azio 

 

    Zeng Peiyan, vicprezidanto de la konsilantaro de la Boao-a Forumo de Azio, diris, ke la atingoj kaj spertoj akiritaj de la aziaj landoj dum la regiona ekonomia kunlaboro en la pasintaj jaroj faris solidan bazon por profundigo de pluapaŝa kunlaboro en diversaj kampoj kaj kun diversaj formoj en la estonteco. La premado kaj defioj alportitaj de la monda financa krizo neevideble fariĝis movforto por plia profundigo de kunlaboro inter diversaj landoj de Azio kaj por kreo de pli vasta perspektivo de reformado de manieroj de ekonomia disvolvo, reguligo de ekonomia strukturo kaj antaŭenpuŝo de scienca kaj teknologia progreso kaj novigo. 

 


Stephen P. Groff, vicdirektoro de la Banko por Azia Disvolviĝo 

 

    En la monda financa krizo reprosperas la unua la azia ekonomio, kiu montris relative bonan situacion kaj pluapaŝe fortigis sian pozicion en la internacia ekonomio. Akiritaj donitaĵoj montras, ke nun la totala kvanto de la azia ekonomio superis 30% de tiu de la tuta mondo kaj ĝia kresko kontribuis al la monda ekonomio je pli ol 30%. S-ro Stephen P. Groff, vicdirektoro de la Banko por Azia Disvolviĝo, rimarkigis, ke ĝis la jaro 2050 la totala kvanto de la azia ekonomio konsistigos 50% de tiu de la mondo, kaj tio ja estis la rolo ludita de Azio antaŭ pli ol 300 jaroj. 

 

    Dum prosperigo kaj disvolvado la aziaj landoj starigis inter si la ekonomian partneran rilaton pli kaj pli intiman, kaj faris regionan ekonomian kunlaboron en Azio grava parto de la ekonomia tutterglobiĝo. Zhang Yuyan, direktoro de la instituto pri mondaj politiko kaj ekonomio de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opinias, ke juste pro tiu interkomunikado mekanisma kaj kunligado de diversaj aziaj landoj en bazaj instalaĵoj kaj en aliaj kampoj formiĝis post-evolua avantaĝo de disvolviĝo de Azio.

 


Lee Yoon-Woo, eksa prezidanto de la elektronika kompanio Samsung de Koreio 

 

    Kiel la “monda fabrikejo” kaj bazo de fabrika industrio, Azio havas disvolvan fabrikan industrion ĉiam atentatan de la tuta mondo, sed ĝia teknologia progreso kaj novigo malmulte kontribuis al la ekonomia kreskado, pro tio urĝa estas reformado de la fabrika industrio de Azio. En la rondtabla kunveno de la Boao-a Forumo de Azio nemalmultaj gastoj opiniis, ke malfermo de kunlaboro devas esti unu el la gravaj kanaloj por ke la fabrika industrio de Azio sin liberigu el la nuna embaraso. Lee Yoon-Woo, eksa prezidanto de la elektronika kompanio Samsung de Koreio, opinias, ke la fabrika industrio de Azio sidas nun en turna punkto kaj la aziaj landoj devas intensigi kunlaboron en la kampo de teknologio kaj plifortigi kunlaboron en esplorado, ekspluatado kaj normaligo. 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng