2012-04-11
 Artistoj de la Ensemblo Lo Anaheim de Aŭstrio sur la Granda Muro |
La 8-an de aprilo la Ensemblo Lo Anaheim de Aŭstrio kune kun la lernantoj de la Pekina Dua Changping-a Mezlernejo de Ĉinio okazigis amikecan interŝanĝan koncerton sur la Granda Muro Juyongguan en Pekino.
La delegacio el 7 urboestroj de Aŭstrio, pli ol 40 entreprenistoj kaj 60-kapa ensemblo estis gvidata de Cramer Adalbert, vicprezidanto de la parlamento de la ŝtato Upper Aŭstrio. En la pasintaj dekkelkaj tagoj ili vizitis 7 urbojn en Ĉinio kaj subskribis kunlaboran kaj ĝemelan intencleterojn kun kelkaj urboj. Pekino estas ilia lasta halto en Ĉinio.
Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji
|