Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rakonto de Zhang Zhongmin
2012-04-12

de SUN XIAOHONG

 

 
Zhang Zhongmin, profesoro de la Hebei-a Ekonomia kaj Komerca Kolegio

 

    "Mi havas mian propran domon kaj ne intencas aĉeti alian. Miaj amikoj aĉetis aǔton kaj demandis al mi kiom da aǔtoj mi havas. Pri tio mi respondis: 'Pli ol 6000.' En mia urbo Shijiazhuang funkcias pli ol 70-80 aǔtobus-linioj. Krom tio troviĝas ankaǔ taksioj kaj ekspresaj trajnoj. Por mi ĉiuj publikaj trafikiloj estas mia propra veturilo," diris Zhang Zhongmin, profesoro de la Hebei-a Ekonomia kaj Komerca Kolegio kaj iniciatinto de la unua neregistara organizo en Heibei: mediprotekta organizo "Verdaj Samideanoj".

 

    Pere de artikolo trovi samideanojn

 

    En la 1980-aj jaroj Zhang Zhongmin unuafoje turnis sian rigardon al mediprotektado. Siatempe en Ĉinio ĵus komenciĝis la reformado. Lia intuicio konigis al li, ke la ĉina socio nepre transformiĝos de alt-politika socio al alt-ekonomia, kaj tiam venis al li la timo, ke rapida ekonomia disvolviĝo donos grandan premon al riĉfontoj kaj medio.

 

    "Tio estas simpla kaj modesta penso. Mi ĉiam pensis pri tio kaj komencis observi. En 1995 mi legis artikolon titolitan 'Vilaĝo el du personoj' en la gazeto Monda scio. Ĝi temas pri du personoj: t.e. Liao Xiaoyi kaj Li Hao de la Pekina Medi-kultura Centro de Tergloba Vilaĝo. Liao Xiaoyi antaǔvidis, ke Ĉinio eniros en la tempon de amasaj produktado, konsumado kaj forĵetado, kaj tio estigos rapidan konsumadon de riĉfontoj kaj kaŭzos polucion produktante grandan kvanton de rubaĵoj. Tial ŝi elmetis la ideon de konvena konsumado kaj reduktado de polucio."

 


Zhang Zhongmin prezentas siajn konceptojn pri metiprotektado kaj redukto de karbonodioksida ellaso. 

 

    Zhang sentas, ke la artikolo helpas al li trovi samideanon kaj lumturon. Li tuj aĉetis trajnbileton por veturi al Pekino. Pere de la redakcio de la gazeto Monda scio li kontakis Liao Xiaoyi, kiu telefone diris al li, ke ŝi estas en la Pekina Ekspozicia Halo por akcepti intervjuon de la programero "La tago por mediprotektanto" de la Ĉina Centra Televido. "Post la intervjuo mi kaj Liao Xiaoyi interparolis apud la ŝoseo najbare de la Pekina Ekspozicia Halo, ĉar siatempe ŝi eĉ ne havis oficejon. Sur la strato ŝi prezentis al mi sian laboron kaj mi diris al ŝi mian opinion. Ni kune interkonsiliĝis pri la kunlaboro kaj diskonigo de nia verda vivkoncepto."

 

    Eĉ almozuloj scias apartigi rubaĵojn

 

    En 2000 fondiĝis la mediprotekta organizo "Verdaj Samideanoj" iniciatita de Zhang Zhongmin kiel unu el la agadoj de la Tergloba Tago de Ĉinio. Inter 2000 kaj 2002 Zhang kolektis monon kaj dufoje okazigis juĝadon de "Filino de la Terglobo" kun celo veki atenton de raportistoj pri mediprotektado. En 2002 li refoje kolektis monon en la sumo de 65 mil juanoj en urboj Shijiazhuang kaj Zhangjiakou, kaj dufoje okazigis Seminarion pri Mediprotektado por Raportistoj de Hebei, en kiu partoprenis pli 60 raportistoj kaj ĵurnalistoj.

 

    Aǔguste de 2002 Zhang Zhongmin partoprenis en la Tergloba Pintokonferenco en Johannesburg kiel unu el 18 elstaraj reprezentantoj de la ĉinaj neregistaraj organizoj mediprotektaj. En 2007 laŭinvite li partoprenis la Mediprotektan kaj Konstantan Disvolvan Forumon por la Du Bordoj de la Markolo Taiwan kaj tie studis la apartigadon de rubaĵoj. Sekve li vizitis Honkongon por esplori la altefikan trafikan sistemon. Pri tio li diris: "En 2006 Taiwan denove komencis praktiki apartigon de rubaĵoj. Sur malnovaj stratoj de Taibei ne metiĝas rubujoj. Ĉiuvespere, kiam aǔtoj de la mediprotekta buroo eniras la kvartalojn, la loĝantoj metas rubaĵojn apartigitajn en la difinitajn ujojn de la aǔtoj. Estas mirige, ke en Taibei multaj almuzuloj scias rubaĵan apartigadon kaj post manĝado ili apartigas manĝ-restaĵojn disde por-unufojaj tenujoj kaj bastonentoj kaj metas tiujn objektojn en diversajn plastikajn sakojn por faciligi kolekton de rubaĵoj. Eĉ en malproksimaj marvilaĝoj oni strikte observas apartigadon de rubaĵoj."

 

 
Zhang Zhongmin en la aktivado "Vojaĝo ĉe Akvorando"

 

    De oktobro de 2009 la mediprotekta organizo "Verdaj Samideanoj" sesfoje okazigis la aktivadon "Vojaĝo ĉe Akvorando" en Shijiazhuang. Pri tio Zhang Zhongmin diris, ke ĝi estis iniciatita de volontuloj de kelkaj mediprotektaj organizoj de Pekino kaj Verda Kampadejo de Tutlandaj Studentoj de Ĉinio. La partoprenantoj en la aktivado piediras ĉe la randoj de riveroj aǔ marĉejoj diskonigante al la publiko protektadon de akvofonto kaj atentigante al ili mediprotektadon. La aktivado ankaŭ plivastigas la komunikadon de la partoprenantoj kaj plibonigas ilian animstaton.

 

    Pro sia profesia kutimo Zhang Zhongmin ofte en sia kurso parolas al la studentoj pri la konceptoj de mediprotektado kaj reduktado de karbonodioksido-ellaso. Ankaŭ pere de amaskomunikiloj li diskonigas la verdan ideon. Tamen tia influo estas nur iom-post-iome progresa, recesiva, konstanta kaj nekalkulebla. Iu diplomito de la Hebei-a Scienc-tekinika Kolegio skribis al Zhang Zhongmin dirante, ke lia legoma bazo en Zhangjiakou tre bone funkcias. Li atribuas la sukceson al la mediprotekta prelego de Zhang antaŭ dek jaroj en sia kolegio.

 

    Koncepto pri mediprotektado

 

    Zhang Zhongmin opinias, ke la koncepto pri mediprotektado multe influas lin. Li ĉiam kunportas faldeblajn bastonetojn, tolan sakon kaj akvobotelon dum vojaĝo. Ĉar li opinias, ke la klopodo redukti la ellason de karbonodioksido devas konsisti el ĉiutagaj bagateloj: "Kiam vi manĝas en restoracio, kunportu faldeblajn bastonetojn aǔ uzu normalajn bastonetojn anstataǔ por-unufojajn; uzu buŝtukojn anstataǔ paperojn, uzu tolajn sakojn anstataǔ plasikajn; ŝparu akvon dum duŝado kaj dentobrosado, uzu eluzitan akvon por purigi fekujon kaj plankon; reĝustigu klimatizilon je taŭga temperaturo; uzu paperojn je du flankoj por printi, rifuzu paperajn trinkujojn, uzu naturan lumon. " Li ĉiam aĉetas por si verdajn manĝaĵojn kaj dum kuirado li evitas fritadon kaj kiel eble plej multe klopodas konservi la originalan guston. Krome li preferas nature maturiĝintajn legomojn, ĉar kultivado de legomoj en plastika varmkulturejo kaŭzas pli grandan ellason de karbonodioksido. Li resumas, ke dieto por malpli grandkvanta ellaso de karbodioksido devas enhavi sanan manĝkutimon, ekvilibron je viando kaj legomo, kaj prenadon laǔ bezono.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng