Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Stano Mar ček redaktos la revuon de UEA ĝis la pensio
2012-04-12


Stano Mar ček 

 

    Stano Mar ček, kiu redaktas la revuon de la Universala Esperanto-Asocio ekde januaro 2002, antaŭvideble restos ĉe la redaktora posteno ĝis sia pensiiĝo. Ĉar UEA jam dum dek jaroj regule renovigadis la unujaran kontrakton kun redaktoro, la kontrakto nun definitiviĝis, kaj ne povas esti unuflanke nuligita. Tio evidentiĝis, kiam respondeculoj de UEA kontaktis nederlandan juriston por certiĝi, kies interpreto pri la kontrakto validas.

 

    La nuna redaktoro de la revuo Esperanto transprenis la taskon komence de la jaro 2002 kiel posteulo de István Ertl. Diference de siaj antaŭuloj, li laboras ne kiel dungito en la Centra Oficejo de UEA, sed en sia hejmo en Slovakio, kaj liveras la revuon laŭ komerca kontrakto.

 

    Laŭ la teksto de la interkonsento, la kontrakto estas unujara, sed aŭtomate renoviĝas por ĉiu nova jaro, se neniu el la flankoj nuligas ĝin. Unu fojon, en la jaro 2010, la estraro de UEA efektive decidis nuligi la kontrakton, por aranĝi malferman konkurson pri la redaktora posteno. Grupo de komitatanoj, gvidita de Renato Corsetti, tamen sukcesis haltigi la planon, kaj la redaktora kontrakto denove estis longigita.

 

    Kiam Libera Folio turnis sin al la estraro de UEA por ekscii, kio okazas pri la planoj por nova informa kaj redakta politiko, pri kiu la estraro laŭdire okupiĝas ekde 2010, evidentiĝis ke la kontrakto de la redaktoro nun estas eternigita.

 

    - Principe la kontrakto validos ĝis la emeritiĝo de la redaktoro, sed kompreneble eblos ĉesigi ĝin per ambaŭflanka konsento jam pli frue, klarigas la direktoro de la Centra Oficejo, Osmo Buller.

 

    Libera Folio: Kiel kaj kiam la unujaraj redaktoraj kontraktoj, nuligeblaj per unuflanka anonco de UEA, transformiĝis al eterna kontrakto, nuligebla nur per ambaŭflanka interkonsento?

 

    Osmo Buller: UEA ĵus konsultis juriston, laŭ kiu ne plu validas, ke la kontrakto renoviĝas aŭtomate ĉiujare, se ĝi ne estas retirita antaŭ la fino de aŭgusto. Dependas de interpretoj, kiam tiu ŝanĝo okazis, sed ĝi ĉiukaze jam okazis.

 

    Libera Folio: Kial estiĝis dubo, ke la kontrakto ne plu validas kiel skribita? Ĉar tia ŝanĝo ne estas en la intereso de la dunganto, ĉu mi ĝuste supozas, ke la demandon iniciatis la dungito? Ĉu antaŭaj redaktoroj same havis ĝispensian kontrakton?

 

    Osmo Buller: Pri la karaktero de la kontrakto estis diversaj interpretoj jam longe, sed la iniciato kontakti juriston estis kromprodukto de la lastatempaj ideoj pri subredaktoroj por specialaj rubrikoj kaj eventuale por la reta versio de la revuo. Dum mia CO-tempo estis tri redaktoroj antaŭ Marček, nome Sutton, Fettes kaj Ertl. Ili foriris meminiciate. La laborjura leĝo ŝanĝiĝis tra la jaroj, sed almenaŭ Ertl estus povinta resti ĝispensie.

 

(el "Libera Folio")

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng