2012-04-12 Komitatano B estas individua membro de TEJO, kies tasko estas reprezentado de la individuaj membroj. Por la sekva oficperiodo (2012-2014) elekteblas -- ĝis la 30-a de aprilo -- 4 personoj el la 7 kandidatoj, kiujn plulegante vi povas iom ekkoni.
S ébastien Denux: li estas franco, kiun vi povas koni ankaŭ kiel intan volontulon de TEJO. Li skribas koncerne sian kandidatiĝon, ke li tre emus labori por la vigligo kaj organizo de la ekstereŭropa Esperanto-vivo, ĉar liaopinie la junulara Esperanto-asocio estas nun tro Eŭropocentra. Se TEJO konsentas, li planas interalie vivigi la Komisionon MONA (Mez-Oriento kaj Norda Afriko) kiel gvidanto, por helpi la agadon tie.
Pawe łFischer-Kotowski: juna polo, aktivulo por homaj rajtoj kaj estrarano de PEA kaj PEJ. Li mencias inter siaj celoj (kiel komitatano B) ankaŭ altiron de atento al problemoj de movada kaj lingva altkvalita edukado, sed li pleje emfazas solvon de la membromanko ene de TEJO. Li aldonas, ke gravus ne nur engaĝo de novaj junuloj, sed ankaŭ "efektiva kapto " de la membroj.
Ronald Baby Gonz ález: li estas estrarano de la junulara sekcio de Kuba Esperanto-Asocio, sed antaŭ iom pli ol duonjaro li transloĝiĝis al Madrido kaj aktivas nun tie. Lia ĉefa celo kiel komitatano B estus atingi pli altan uzon de Esperanto en la sciencoj, ekzemple per lanĉo de scienca revuo aŭ retpaĝo (celanta junulojn), aŭ pere de pli da tiutemaj programeroj kadre de internaciaj eventoj.
Magnus Henoch: esperantisto el Svedio, kiu nun vivas en Britio, kaj kiu -- laŭ sia kandidatiĝo -- strebas por profundigo de scioj kaj kapabloj inter aktivuloj. Li argumentas por pli konscie zorgi pri tiu demando, ekzemple okazigi diversajn trejnadojn, por ke volontuloj de TEJO ricevu la bezonatajn sciojn kaj rimedojn. Li opinias, ke tio gravus por ke ilia laboro kaj ankaŭ tiu de la tuta komitato iĝu pli sukcesa kaj profesia.
Zs ófia Pataki: ŝi estas hungaro, kiu baldaŭ finos sian naŭ-monatan volontuladon ĉe Bjalistoka Esperanto-Societo en Pollando. Revenonte al siaj studoj, ŝi planas organizi Esperanto-kursojn kaj kunorganizi programojn de Hungara Esperanto-Junularo (ekzemple IJS-n kaj la rekontiĝon JER). Ŝi ŝatus iĝi komitatano B por akiri novajn kompetentojn, kiuj helpus realigi ŝiajn movadajn celojn, por okupiĝi pri Esperanto, kaj por ekscii pli pri la funkciado de TEJO.
Wang Shanshan: jen komitatano de Pekina Esperanto-Asocio kaj membro de la ĉina filio de ILEI. Ŝi laboras ekde 2005 en la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia kiel parolistino kaj raportistino. En okazo de sia elektiĝo ŝi helpus la agadon de TEJO pere de sia laborsperto en komunikado kaj pere de siaj kontaktoj kun diversaj lokaj ĉinaj asocioj de junuloj, kio povus plifortigi la Esperanto-movadon en ŝia lando.
Przemys ław Wierzbowski: pola esperantisto, kiu interalie estas sperta pri tradukado al Esperanto kaj pri instruado de la internacia lingvo. Ĉi lastan scion li uzis ankaŭ dum sia laboro en la tuluza Esperanto-Kultur-Centro, en 2007 kaj 2008. Menciindas, ke li estas estrarano de PEJ pri loka agado, kaj vi povas koni lin ankaŭ el la retradio Muzaiko. Kiel komitatano B li interesiĝus ĉefe pri edukado (okazigo de kursoj) kaj pri teksta , videa kaj sonregistra amasinformado.
Finante la prezentadon, mi ne forgesu mencii la fonton de miaj informoj (kie troveblas ankoraŭ multe pli, se vi scivolas): http://tejo.org/eo/komitatanoj-b-2012. Mi deziras sukceson al ĉiuj kandidatoj, kaj samtempe mi esperas, ke la rezulto ĉiujn kontentigos kaj helpos la laboron de TEJO.
Sarolta Bag ó (Saci)
(el "Esperanto")
Redaktoro: Niu Xueqin
|