Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis en Tokio la Amika Jaro de Interŝanĝo de Ĉinio kaj Japanio
2012-04-12

 
En la inaŭguro
 

La kantodanca dramo "Sur la Silka Vojo" prezentita de ĉinaj artistoj 

 

    Vespere de la 10-a de aprilo en Tokio inaŭguriĝis la Amika Jaro de Interŝanĝo de Ĉinio kaj Japanio, kiun ĉeestis Cai Wu, speciala sendito kaj ministro de kulturo de Ĉinio. En la inaŭguro okazis la fama kantodanca dramo "Sur la Silka Vojo". Cai diris en sia parolo, ke oni devas rerigardi kaj memori la bazajn principojn kaj spiriton starigitajn de la veteranaj politikistoj por konstrui rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio. Oni devas ankaŭ malfermi la okulojn al la estonto kaj al la tuta mondo por rigardi interrilatojn de la du landoj kun pli longperioda vidpunkto kaj larĝa spirito. Oni kredas, ke la Amika Jaro de Interŝanĝo de Ĉinio kaj Japanio povas krei novan rekordon de la historio de la amikaj interrilatoj de la du landoj.

 

    Japana deputo faris parolon, kaj diris, ke okazos en la kuranta jaro diversaj interŝanĝaj aktivadoj de Japanio kaj Ĉinio. Li esperis, ke per tiuj aktivadoj la dulandaj popoloj plie konos siajn malsamajn kulturojn kaj interesiĝos pri la du landoj por konstrui interfidon. Japana ĉefministro Yoshihiko Noda sendis salutleteron al la inaŭguro. Li esprimis, ke oni devas bone uzi la ŝancon de la 40-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj por pliprofunda amikeco inter Japanio kaj Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng