Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Memore al William Thomas Stead
2012-04-16

 
 
 

 

    "This wonderful « people' s language » progresses so rapidly that it is impossible here to keep account of all that is written, said, and done." ("The Review of Reviews", N° 175, Vol. XXX. Julio 1904. p. 201. "Languages and Letter-writing").

 

    "Tiu mirinda « popola lingvo » progresas tiel rapide, ke estas neeble tie priatenti ĉion, kio estas skribita, dirita kaj farita. "

 

    Jena frazo aperis en la revuo de William Thomas Stead, kiu pereis la 15-an de aprilo 1912 en la katastrofo de Titanic dum li estis survoje al Novjorko por partopreni en konferenco .

 

    La ĉefartikolo de la marta numero de la franclingva informfolio " Espéranto-Vendée" estas dediĉita al li sub la titolo "La ŝippereo de Titanic trafis ankaŭ Esperanton". Ĉapo: "Al William Thomas Stead, la plej konata el la pasaĝeroj, kiuj pereis en la katastrofo, Esperanto ŝuldas sian impeton en Britio".

 

    En la sama epoko, en "L' Homme et la Terre" (La Homo kaj la Tero, finredaktita en 1904, presita en 1905) ankaŭ la fama franca geografo "Élisée Reclus" konstatis viglan progreson de Esperanto en popolaj tavoloj: "Élisée Reclus et l'espéranto / Élisée Reclus kaj Esperanto ".

 

    La problemo, en 2012, estas sama: tiom grava estas hodiaŭ la sumo da iniciatoj ĉirkaŭ Esperanto tra la mondo, ke "estas neeble tie priatenti ĉion, kio estas skribita, dirita kaj farita".

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng