Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉu vi havas interesan, historian materialon por ekspozicio E-125?
2012-04-17

    La 2-an de junio estos inaŭgurita en nia muzeo nova tutjara ekspozicio kun ĝenerala temo "125 jaroj de Esperanto". Por ĝi ni aparte serĉas interesajn historiajn materialojn ankoraŭ ne prezentitajn (precipe pli ol 50 jarojn aĝajn, sed ne nur) -- fotaĵojn, bildkartojn, eldonaĵojn, tridimensiajn objektojn ktp.

 

    Provu serĉi en via persona aŭ kluba arkivo! Kun via aktiva partopreno nia ekspozicio estos pli riĉenhava!

 

    Donacoj estas aparte bonvenaj, pri pruntedonoj bv. skribi al la suba adreso koncerne eblecojn de redono aŭ resendo. Funkciigon de la muzeo ni realigas komplete volontule, kun minimuma budĝeto.

 

    Krom palpeblaj objektoj interesas nin ankaŭ ciferecformaj fotaĵoj por prezento en virtualaj fotogalerioj en interreto kaj en la muzea tuŝ-ekrano.

 

    Bv. skribi vian proponon/oferton al Pavla Dvoraková: pavla.esperanto@gmail.com

 

    Koran antaŭdankon por via helpemo kaj kunlaboremo!

 

Pavla Dvoraková

 

    P.S. Samtempe vi estas bonvena en la "Muzea Nokto" la 2-an de junio, kiam vi povos ĝui ne nur la inaŭguron de la ekspozicio kun kultura programo (filma, muzika, prelega), sed ankaŭ ĉiĉeronadon tra la urbo Svitavy kaj apartan kulturan programon en la apuda urba muzeo kaj galerio. Prizorgi nekostan tranokton eblas, dimanĉe estas planata ekskurso al la urbo Policka (kun interesega mezepoka urba muregaro) aŭ al fontoj de la rivero Svitava.

 

(el Ret-info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng