2012-04-17
 Vizitantoj de la ekspozicio |
|
 Chen Xiaobo, altranga ĵurnalisto kaj fama fotografia redaktoro el la Novaĵ-Agentejo Xinhua, interpretas fotojn en la ekspozicio. |
La 16an de aprilo laŭ la loka tempo en la Kalifonia Universitato en Los-Anĝeleso inaŭguriĝis la foto-ekspozicio "Ĉinio: de la 1950-aj jaroj ĝis nuntempo" organizita de la Ĉina Fotografia Studio sub la Novaĵ-Agentejo Xinhua kaj aliaj departementoj. Ĝi altiris multajn vizitantojn.
La 130 ekspoziciitaj fotoj objektive kaj fidele registris ŝanĝiĝojn de la vivo de ordinaraj ĉinoj dum la pasintaj 60 jaroj, kaj estis atenteme elektitaj el foto-biblioteko de la Novaĵ-agentejo Xinhua. Ili estas raraj historiaj materialoj kaj havas altan estetikan valoron. Multaj el ili estas unuafoje publikigitaj.
La ekspoziciaj planintoj s-ino Chen Xiaobo, altranga foto-redaktoro el la Novaĵ-Agentejo Xinhua, kaj s-ro Liu Yu, direktoro de la internacia redakcio de la fotografia sekcio sub la Novaĵ-Agentejo Xinhua, faris parolojn en la inaŭguro de la ekspozicio kaj prezentis la fotojn al la vizitantoj.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|