2012-04-18
 Kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri satelito-lanĉo de KPDR en la stabejo de UN en Nov-Jorko de Usono |
|
 Voĉlegas prezidantan deklaron Susan Rice (maldekstre), ĉi-monata deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN kaj usona konstanta reprezentanto al UN. |
La 16-an de aprilo la Sekureca Konsilio de UN publikigis prezidantan deklaron, kiu forte kondamnis satelito-lanĉon de la KoreaPopol-Demokratia Respubliko (KPDR) en la 13-a de aprilo.
La Sekureca Konsilio de UN montris, ke la ĉi-foja lanĉo de la satelito kaj ĉiu ajn lanĉado per teknologio de balistika misio serioze malobservis la rezoluziojn numeroj 1718 kaj 1874 de la Sekureca Konsilio de UN.
La deklaro diras, ke la Sekureca Konsilio profunde bedaŭras, ke la ĉi-foja satelito-lanĉo kaŭzos seriozan zorgon pri sekureco en la koncerna regiono.
La Sekureca Konsilio de UN postulas, ke KPDR ne faru lanĉon per la teknologio de balistika misio, ĉesigu ĉiujn agojn koncernantajn planojn pri balistika misio, observu la supre menciitajn du rezoluciojn kaj rekonfirmu sian promeson pri provizora ĉesigo de misio-lanĉo faritan antaŭe.
La Sekureca Konsilio de UN diris ankaŭ, ke ĝi prenos rilatajn agadojn, se KPDR refoje farus lanĉon kaj nuklean provon.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|