2012-04-18
 Yang Taidong, ĝenerala direktoro de la Internacia Flughaveno Shuangliu de Chengdu, parolas en la inaŭgura ceremonio. |
En la 16-a de aprilo, inaŭguriĝis la 10-a Konferenco pri Azia Aerlinia Disvolviĝo en la Internacia Flughaveno Shuangliu de Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio. Kiel la "Monda Ekspozicio" kaj "Olimpikoj" en la tutgloba aviada rondo, la ĉi-jara konferenco kun la temon "Esplori la potencon de la azia merkato" altiris al si 205 flughavenojn, 88 aerkompaniojn, multajn registarajn instituciojn kaj internaciajn organizojn el Ameriko, Aŭstralio, Azio kaj Eŭropo.
Profitante de la konferenco, la provinco Sichuan plupaŝe faciligos la kunlaboron inter la flughaveno Shuangliu kaj aliaj flughavenoj kaj aerkompanioj en la Azi-Pacifika regiono por allogi al Chengdu pli da internaciaj aerkompanioj kaj por fari Chengdu la kvara plej granda internacia aviada nodo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|