2012-04-19
 Diaoyu-insularo |
|
 Liu Weimin respondas demandon de raportisto. |
La 17-an de aprilo, respondante demandon de raportisto pri tio, ke Ishihara Shintaro, guberniestro de Tokio de Japanio, diris en sia prelego farita en Usono, ke la tokia registaro aĉetos parton de la insuletoj ĉe Diaoyu-insulo en la kuranta jaro, Liu Weimin, proparolanto de la Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke de antikveco Diaoyu-insulo kaj la apudaj insuletoj estas parto de la teritorio de Ĉinio, kaj super ili Ĉinio posedas nedisputeblan suverenecon. Ĉiuj ajn agadoj de Japanio koncernaj al Diaoyu-insulo kaj al la apudaj insuletoj estas kontraŭleĝaj kaj nevalidaj, kaj ne povas ŝanĝi la fakton, ke la insuloj apartenas al Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|