2012-04-19
 Yang Yongkang (meze) akompanata de sia fianĉino akceptas kolekton de hematopoezaj trunkĉeloj. |
La 17an de aprilo 35-jara ĉindevena malajziano Yang Yongkang donis 154 ml. da sango kun hematopoezaj trunkĉeloj, tial li fariĝis la unua fremdlanda medolo-doninto de la Ĉina Medolo-Donaca Programo.
La 25an de junio 2004 Yang Yongkang registris sin kiel volontulo de la Ĉina Medolo-Donaca Programo dum sia lernado en la Tianjin-a Medicia Universitato. En januaro de la kuranta jaro liaj trunkĉeloj sukcese kuplis tiujn de la 7-jara paciento el Anhui-provinco, kiu suferas de akuta limfocita leŭkemio. Informiĝinte pri tio, Yang laboranta en iu hospitalo aliloka revenis al Tianjin en la 12a de aprilo por doni siajn hematopoezajn trunkĉelojn. Matene de la 17a de aprilo oni komencis kolekti liajn hematopoezajn trunkĉelojn, kaj antaŭ tio Yang kaj lia fianĉino aĉetis bluan librosakon kaj petis la Ruĝan Krucon transdoni ĝin kun letero al la juna paciento, dezirante, ke la paciento diligente lernu post sia resaniĝo.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|