2012-04-19
 Vizitantino admiras porcelanaĵojn. |
La 16-an de aprilo en Budapeŝto inaŭguriĝis ekspozicio pri 450 ĉinaj porcelanaĵoj el droninta ŝipo en marfundo ĉe la kabo Ca Maŭ, Vjetnamio. Ĉiuj porcelanaĵoj eksponitaj estas kolektaĵoj de Zelnik Istvan, fama kolektanto en Hungario. En la jaro 1998, iu vjetnama fiŝisto hazarde trovis dronintan ŝipon en marfundo ekster la kabo Ca Maŭ. Oni trovis en la ŝipo 130 mil ĉinajn porcelanaĵojn produktitajn en la dinastio Qing (1644-1911) kaj aliajn objektojn. Iuj de la trovitaj porcelanaĵoj estis konservitaj de la Hanoi-a historia muzeo de Vjetnamio kaj la aliaj -- dufoje venditaj aŭkcie.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|