2012-04-19 Karaj,
Proksimiĝas la majo, jen restis praktike unu monato ĝis la manifestaĵo per kiu ni en Subotica omaĝos la 100-jaran datrevenon de la naskiĝo de Tibor Sekelj. Krom la Ronda Tablo Vivo kaj verko de Tibor Sekelj, en la programo de la manifestaĵo estas ankaŭ literatura vespero dediĉita al la verkoj de Tibor Sekelj, du ekspozicioj – Centjaro de Tibor Sekelj, kies aŭtoro estas Mile Tasić el Subotica kaj Pupoj, kies aŭtoro estas Ivan Špoljarec el Zagreb – inaŭguro de memortabulo sur domo kie loĝis Tibor Sekelj, eldono de libro dediĉita al Tibor Sekelj (kaj lia etnografia kolekto), ktp. Krom tio, okazos kelkaj aliaj programoj, kiujn preparas kulturaj institucioj en Subotica.
Rilate la kernon de la manifestaĵo, la Rondan Tablon, al ĝi ĝis nun sian partoprenon anoncis 28 personoj, kun 30 prelegoj, el dek landoj. Ĝis nun, per sendo de la resumo (aŭ, la kompletaj tekstoj) de siaj prelegoj, tion konfirmis 16 personoj, kun 17 prelegoj, el sep landoj. La prelegojn ni dividos inter la sesioj, zorgante ke ĉiuj kvar sesioj havu laŭteme ju pli eble koheran grupon.
La liston de la anoncitaj prelegantoj, same kiel la programon de la manifestaĵo, vi trovos en aldono. Kelkaj el la prelegantoj ne estos surloke, sed ili sendi/o/s siajn referaĵojn kiuj estos prezentotaj, dum kelkaj prelegos pere de interreto.
Ĉiuj programoj de la manifestaĵo estas publikaj. Krom tio gravas, kaj ni tion substrekas, la malfermon de la manifestaĵo, kaj la kvar sesiojn de la Ronda Tablo oni povos pere de interreto spekti en la tuta mondo (en esperanto), uzante la eblecon de tielnomata (angle) video streaming, pere de adreso www.subotica.rs. Ek de la 15-a de majo je tiu retejo oni trovos ankaŭ la skajpan adreson pere de kiu oni povos aktive partopreni la diskuton dum la sesioj de la Ronda Tablo.
En aldonita programo de la manifestaĵo per dikaj literoj signitaj estas la programoj kiujn ni dissendos pere de interreto; la menciitaj tempoj estas laŭ la mezeŭropa hor-zono (UTC+1, en kiu estas, ekzemple, Varsovio, Budapeŝto, Beogrado...); konsideru, ke nun validas la somera tempo, kaj oni devas (al UTC) aldoni ankoraŭ unu horon.
Ni petas, peru tiujn ĉi informojn al ĉiuj al kiuj Vi povas.
Tiujn kiuj ankoraŭ ne sendis la petitajn resumojn, biografiajn notojn kaj fotojn, ni petas fari tion ju pli rapide eblas, ĉar ni bezonas ilin por ke ni ĝustatempe povu prepari la programkajeron de la Ronda Tablo. Teknikajn detalojn pri ili ni jam klarigis en antaŭaj mesaĝoj, same kiel por alsendo de la kompletaj tekstoj de la referaĵoj (ĝis la 10-a de majo), kion ni petas por ke la interpretistoj pli bone povu sin prepari.
Altestime, kun koraj salutoj,
prezidanto de la Organiza komitato
de la manifestaĵo
Programo
omaĝe al la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Tibor Sekelj, Subotica
Vendredo, 18-a de majo
-- 09:00-10:00 Malfermo
-- 10:30-13:00 Unua sesio de la Ronda tablo
-- 15:30-18:00 Dua sesio de la Ronda tablo
-- 19:00 Literatura vespero
-- 22:00 Malfermo de ekspozicio "Centjaro de Tibor"
Sabato, 19-a de majo
-- 10:00 Vizito al la tombo de Tibor Sekelj
-- 11:00-13:00 Vizito al Palić
-- 15:00-19:00 Tria sesio de la Ronda tablo
-- 19:00 Malfermo de ekspozicio "Pupoj"
Dimanĉo, 20-a de majo
-- 10:00 Inaŭguro de memortabulo sur loĝ-domo de Tibor Sekelj
-- 11:00-12:30 Promenado tra la centro de Subotica, vizito al la Urbodomo
-- 15:00-18:00 Kvara sesio de la Ronda tablo
Redaktoro: Liu Zijia |