Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto en la internacia festivalo de la 15-a Mezlernejo en Zaozhuang de Ĉinio
2012-04-20


S-ro Deng Qi, direktoro de la lernejo, faras parolado. 
 

S-rino Ba Yan, vicprezidanto de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio, parolas en la ceromonio. 
 

Samideanoj Yang Song kaj Alinka en la ceromonio 
 

Nacian dancon prezentas lernantoj de la 15-a Mezlernejo en Zaozhuang. 

 

    En la 18-a de aprilo okazis malferma ceremonio de la Unua Internacia Festivalo de la 15-a Mezlernejo en la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong en orienta Ĉinio. En la ceremonio partoprenis pli ol 2 mil lernantoj. Laŭ la invito, en la festivalo partoprenis ankaŭ samideanoj el aliaj lokoj de Ĉinio, Nepalo kaj Koreio. Samideano Alinka el Nepalo kantis kanton en la nepala lingvo kaj faris parolon en Esperanto. En la ceremonio la parolon faris ankaŭ s-ro Deng Qi, estro de la lernejo, samideano Woon Hyunjoo, s-rino Bayan,vicprezidantino de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio kaj samideano Yang Song, ĝenerala sekretario de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo (SEJO).

 

    Post la ceremonio la lernejo organizos grupojn por lernado de fremdaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Samideano Alinka kaj membroj de SEJO instruos nian lingvon al la grupanoj. Laŭ la plano la lernejo volus ĝemeli kun lernejoj en aliaj landoj pere de Esperanto.

 

(Kontribuo de Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng