Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Tokio la 1-a Forumo de Provinc- kaj Guberniestroj de Ĉinio kaj Japanio
2012-04-20

 
Interparolas Li Xiaolin (maldekstre) kaj Yamada Keiji.

 

    La 18-an de aprilo okazis en Tokio la 1-a Forumo de Provinc- kaj Guberniestroj de Ĉinio kaj Japanio kune okazigita de la Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la JapanaTutlanda Asocio de Guberniestroj.

 

    La forumon prezidis Li Xiaolin, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Fremdaj Landoj, kaj Yamada Keiji, prezidanto de la Japana Tutlanda Asocio de Guberniestroj. Ĝin ĉeestis estroj de 5 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, kaj estroj kaj vicestroj de 10 gubernioj de Japanio.

 

    La du flankoj faris parolojn pri vizito, inferfluo kaj industria kunlaboro inter regionoj kaj unuanime opinias, ke la forumo kiel grava platformo por interŝanĝo inter la dulandaj provinc- kaj guberniestroj ludas grandan rolon por antaŭenpuŝi interfluon kaj kunlaboron inter lokaj registaroj de la du landoj. Post finiĝo de la forumo la du flankoj okazigis gazetaran konferencon kaj publikigis la "Tokian Deklaron de la 1-a Forumo de Provinc- kaj Guberniestroj de Ĉinio kaj Japanio".

 

    Tiu-tage japana ĉefministro Noda Yoshihiko intervidiĝis kun ĉinaj reprezentantoj, kiuj partoprenis en la forumo. Noda Yoshihiko diris, ke ĉi-jare estas la 40-jara datreveno de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj la Amika Jaro de Interŝanĝo de Japanio kaj Ĉinio. Li esperas, ke en tiu momento oni plue antaŭenpuŝos la strategiajn reciprokfavorajn rilatojn inter la du landoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng