Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Arboplantado por celebri la 40-jaran datrevenon de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio
2012-04-23


La inaŭguro de la Monumento por la Amika Bosko de Ĉinio kaj Japanio 
 
 
Japana knabo kaj lia patrino en arboplanta aktivado

 

    La 21-an de aprilo okazis en la distrikto Tongzhou de Pekino arboplantado por celebri la 40-jaran datrevenon de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Ĉinio kaj Japanio kune inaŭguris la Monumenton por la Amika Bosko de Ĉinio kaj Japanio. La aktivado estas kune organizita de la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio, la pekina popola registaro kaj la Fonduso por Verdiga Interŝanĝo inter Japanio kaj Ĉinio. Ĝin partoprenis Tang Jiaxuan, prezidanto de la Asocio por Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio, Uichiro Niwa, japana ambasadoro al Ĉinio, kaj aliaj ĉ. mil homoj.

 

    La aktivado estas okazigita sub la aŭspicioj de la japana registaro. Por grandigi kunlaboron de la du landoj en forstumado kaj protektado de arbaroj, la ĉina kaj japana registaroj fondis la Ĉina-Japanan Komisionon por Kunlaboro de Popola Verdigo por gvidi la popolan verdigan kunlaboron de la du landoj. Post lanĉo de la projekto en oktobro de 2000 la du landoj akiris grandajn sukcesojn en prevento kaj superrego de sablo, konservo de akvo kaj tero, kaj protekto de biologia diverseco.

 

    La kuranta jaro estas la 40-jara datreveno de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. La dulandaj registaroj difinis la jaron "Jaro de amika interŝanĝo inter la japana kaj ĉina popoloj" kaj dinifis ankaŭ memorigan markon. La dulandaj registaroj esperas plene disvolvi avantaĝojn kaj karakterizaĵojn de diversaj departementoj, lokoj kaj organizoj, firmapaŝe antaŭenpuŝi kulturajn kaj edukajn interŝanĝojn inter la du landoj kaj plibonigi opiniobazon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio per kuna aranĝo de serio da memorigaj aktivadoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng