2012-04-23
La Azia Esperanto-movado suferis severan baton kaj neanstataŭigeblan perdon. La 27-an de februaro 2012 en Taŝkento forpasis elstara uzbeka esperantisto, brila Esperanto-pedagogo, dojeno de la mezazia Esperanto-movado Eŭgeno S. Perevertajlo (1938–2012).
Eble ne hazarde liaj inicialoj ESP simbolis ĝuste Esperanton. Konatiĝinte kun la Lingvo Internacia en 1957, la tutan vivon li restis fidela kaj fervora Esperanto-propagandisto, talenta kaj senlaca Esperanto-instruisto…
Siatempe li esperantigis la romaneton Timur kaj lia taĉmento de Arkadij Gajdar (HEA, 1982), publikigis la 11-lingvan E-kurson en la revuo Sovetskij Uzbekistan (1988-1990), verkis kaj eldonis du originalajn lernolibrojn Invito al Esperanto (internacie uzebla ABC-libro) kaj Lernolibro kun ekzercoj (novstila lernilo por plenkreskuloj)…
En 1962, komisiite de Leningradaj esperantistoj, ESP serĉis en Turkmenio la arkivon de la konata blinda verkisto Vasilij Eroŝenko.
Eŭgeno S. Perevertajlo estis neordinara homo, manlaboristo kaj samtempe intelektulo, vaste konata kaj respektata movadano, multjara UEA-delegito en Taŝkento, afabla, bonkora kaj helpema gastiganto de Pasporta Servo kaj Servas Internacia.
Estingiĝis la mirinda vivo, kiu dum pli ol duonjarcento lumis en Esperantujo kaj sindoneme plantis E-semojn en la korojn de sennombraj adeptoj de la internacia lingvo…
Ni ne forgesos vin, kara ESP!
El la balta ondo
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|