2012-04-23
 Li Baodong, ĉina konstanta reprezentanto rezidanta en UN, parolas en la kunveno de UN. |
La 21-an de aprilo en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko okazis kunveno de ĝia Sekureca Konsilio pri fondado de observanta grupo de UN en Sirio. En ĝi Li Baodong, ĉina konstanta reprezentanto rezidanta en UN, diris post akcepto de la rezolucio pri tutflanka aranĝo de la observanta grupo de UN en Sirio, ke la aranĝo havas ŝlosilan signifon al la plifortigado de paciigaj fruktoj de s-ro Annan. Li alvokis, ke la observanta grupo strikte plenumu la rajtigon de UN kaj ludu pozitivan kaj konstruan rolojn por realigi la konstantan eviton de perforto en Sirio.
En la sama tago la Sekureca Konsilio de UN akceptis la rezolucion pri fondo de la observanta grupo de UN en Sirio, kaj pri aranĝo de 300 senarmaj militaj observantoj por 90 tagoj en la komenco en la lando. Ĉinio estas unu el la propono-elmetantaj landoj.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|