Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hispana Kongreso de Esperanto 2012
2012-04-23

    Esperantista Kastili-Manĉa Asocio, en kunlaboro kun Hispana Esperanto-Federacio, invitas vin partopreni en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo 2012 en la urbo Almagro (Ciudad Real), Hispanio.

 

    La sidejo

 

    La ĉefa sidejo de la kongreso estos la Palaco de la Grafo de Valdeparaíso, konstruaĵo el la 18a jarcento, nuntempe kulturejo de la provinca deputitejo de Ciudad Real. La kongresejo disponas pri ĉiuj necesaĵoj por la okazigo de la kongreso: salonoj, kunvenĉambroj, ripozejoj kaj ankaŭ (en limigita kvanto) loĝebleco.

 

    La urbo

 

    Almagro estas urbeto en la provinco Ciudad Real, en la regiono Kastilio-Manĉo en la centro de Hispanio, kaj havas ĉ. 9000 loĝantojn.

 

    La urbo posedas pitoreskan historian centron kaj multajn artajn metiejojn, kaj estas ofta vizitcelo de turistoj. Unu el la plej famaj allogaĵoj estas la teatrejo aŭ "kortoteatro" ("corral de comedias" aŭ "komedikorto", kiel ĝi estis nomata), la sola teatrejo en Hispanio restinta senŝanĝa de post la 17a jarcento. Aparta eco de la teatrejo: ĝi ne havas tegmenton. Dua allogaĵo de la urbo estas la nekutima centra placo, tute malsama ol aliaj placoj de la regiono: ĝi estis konstruita laŭ la nordeŭropa maniero de la germanaj bankistoj Fugger. Tria allogaĵo estas gastronomio.

 

    Almagro estas referenco de la teatra kaj kultura medioj de la regiono pro sia Internacia Festivalo pri Teatro kaj Kulturaj kaj Turismaj Aktivaĵoj. Nuntempe Almagro kandidatas por akceptiĝo sur la Liston de Mondaj Heredaĵoj de Unesko.

 

    La kongresa komitato

 

    La Lokan Kongresan Komitaton (LKK) konsistigas:

 

    Prezidanto: Jesús García Cano

 

    Sekretario: Miguel Hernández

 

    Kasisto: Raúl Martínez

 

    Kunlaborantoj: Pablo Busto, Fernando Martínez

 

    Por pliaj detaloj pri la programo de la Kongreso kaj aliaj sciindaĵoj alklaku la ligilon sube de ĉi tiu paĝo. Por ajna informpeto aŭ propono por ellabori la definitivan programon vi povas skribi al nia retadreso: info@esperanto.es

 

    Plia informo pri la evento: http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso

 

El Libera Folio

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng