2012-04-23
 Partoprenantoj en la konferencejo |
|
 Xie Xuren en la konferenco |
|
 Zhou Xiaochuan (dekstre) kaj Timothy Geithner, usona sekretario pri financo, intime babilas antaŭ la konferenco. |
En la 19-a de aprilo okazis en Vaŝingtono la konferenco de financaj ministroj kaj estroj de ŝtataj centraj bankoj de la Grupo 20 (G20). Dum la konferenco la partoprenantoj diskutis pri kapitala pliiĝo kaj reformado de la Internacia Mona Fonduso (IMF), kaj post tio la konferenco publikigis oficialan komunikaĵon. Xie Xuren, ĉina financa ministro, kaj Zhou Xiaochuan, estro de la Ĉina Popola Banko, partoprenis en la konferenco kun sia delegacio.
La partoprenantoj en la konferenco diskutis ankaŭ pri la tutmonda ekonomia kaj financa situacio, "forta, daŭrigebla kaj ekvilibra kreska framo" de G20, reformado de landaj financaj departementoj, fueloj kaj grandnombraj komercaĵoj, "verda kresko", daŭrigebla disvolviĝo kaj struktura reformado, financado por klimataj ŝanĝiĝoj kaj riska administrado kontraŭ naturaj katastrofoj.
Zhou Xiaochuan kaj Xie Xuren partoprenis ankaŭ en la konferenco de financaj ministroj kaj estroj de ŝtataj centraj bankoj de la landoj BRICS (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko) en la 19-a de aprilo. En la konferenco, la partoprenantoj interŝanĝis siajn opiniojn pri la tutgloba ekonomia situacio, kapitala pliiĝo kaj reformado de IMF, pri efektivigo de la sekvantaj agoj de la Deklaro de Delhio kaj pri intensigo de internacia kunlaboro en la kampo de impostado.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|