Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Urĝas aliĝi al la unua tutmonda KER-ekzameno!
2012-04-24

    La 9-an de junio okazos unuafoje tutmonda skriba sesio de Esperanto-ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), plejparte kunlabore kun reprezentantoj de ne-esperantistaj edukaj instancoj. Entute 25 organizaĵoj el 13 landoj en 3 mondopartoj anoncis sian pretecon organizi ekzamenon. Por 13 lokoj jam aliĝis la bezonata minimumo de 5 kandidatoj. La aliaj lokoj devos atingi la minimumon ĝis la 1-a de majo, por ke la tutmonda sesio inkluzivu ankaŭ ilin. Post tiu dato eblos ankoraŭ aliĝi ĝis la 15-a de majo al la ekzamenoj tie, kie ili definitive okazos. Listo de la eblaj ekzamenlokoj kun la necesaj informoj kaj aliĝilo troviĝas en la retejo de Edukado.net.

 

    Laŭ la raporto de Katalin Kováts, gvidanto de la UEA-komisiono pri KER-ekzamenoj, dum la unuaj tri jaroj de la ekzamenoj (2009-2011) estis 24 sesioj en 14 landoj, kun 525 kandidatoj el 46 landoj. Plej multe da ekzamenitoj estis el Brazilo (130), kiun sekvis Francio (100), Germanio (40) kaj Italio (34). Pri la nivelo B1 ekzameniĝis 94 personoj, pri B2 145 kaj 286 pri C1. Malsukcesis nur 4-5%; pli detala statistiko pretiĝos fine de la nuna jaro, kiam okazos ankaŭ kvalitkontrolo pri la tuta ekzamensistemo fare de reprezentantoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE).

 

( el uea.org)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng