Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉin-rusa manovro mararmea
2012-04-24


Komenciĝa ceremonio de ĉin-rusa mararmea manovro en Qingdao, orienta Ĉinio. 

 

    Matene de la 22a de aprilo komenciĝis la ĉin-rusa mararmea manovro kun la kodo "mara unuiĝo-2012", kio markis la unuan komunan manovron de la dulandaj mararmeoj.

 

    Komenciĝa ceremonio de la komuna manovro okazis en la simula trejna centro sub la komando de nordmara eskadro en Qingdao, Ĉinio. Admiralo Leonid Sukhanov, vicstabestro de la rusa mararmeo, anoncis komenciĝon de la komuna manovro. Ding Yiping, vickomandanto de la ĉina Popola Liberiga Armeo, instrukciis la manovrajn taskojn.

 

    En ses tagoj la militŝipoj ĉefe manovras pri komunaj mar-aera defensivo kaj defendo de mara trafik-arterio, inkluzive de objektoj de komuna eskorto, maraj serĉo kaj savo, anti-submara taktiko, kaj komuna strebo por savo de piratitaj ŝipoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng