2012-04-24
 Xu Erwen (meze), ĝenerala konsulino de la ĉina konsulejo en Houston, donas premiojn al la gajnintoj. |
En la 22-a de aprilo okazis en la ĉina konsulejo en Houston, Usono, la 11-a ĉinlingva uzkapabla konkurso "Ĉin-lingva Ponto" por studentoj de fremdlandaj universitatoj kaj mezlernejoj. Kaj samtempe okazis la prepara konkurso de la houstona konsulara distrikto por la 5-a ĉinlingva konkurso "Ĉin-lingva Ponto" por lernantoj de mezlernejoj.
La temo pri la ĉi-jara konkurso estas "Mia Ĉina Sonĝo". Ĉiuj partoprenantoj devas konkuri unu kontraŭ la alia en tri ĉeneroj: prelego, respondo al demandoj pri la ĉina kulturo kaj prezentado de siaj talentoj. La gajninto de la unua premio partoprenos en la duonfinalo okazonta en Ĉinio en la nomo de la Houstona konsulara distrikto.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|