2012-04-25
 Wen Jiabao faras parolon en la inaŭguro de la ĉin-germana negoca pintkunveno. |
|
 Wen Jiabo kaj Angela Merkel ĉeestas al la malferma ceremonio de la ĉina ekspoziciejo en la mezo de la Hanovra Industria Foiro. |
La 23an de aprilo en la Ekspozicia Centro de Hanovro, Germanio, inaŭguriĝis la ĉin-germana negoca pintkunveno kun la ĉeftemo de novigo, kunlaboro kaj kontinuigebla disvolviĝo, kaj al ĝi ĉeestis ĉirkaŭ ses cent homoj, inkluzive de altranguloj el la ĉina kaj germana registaroj kaj personoj el la du-landaj ekonomiaj sektoroj.
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj germana kanceliero Angela Merkel ĉeestis al la inaŭguro de la pintkunveno kaj faris parolojn.
En la pintkunveno entreprenistoj el la du landoj diskutis pri "industria modernigo per novaj teknikoj" kaj faris proponojn por ekspluati potencialon de la du landoj en kunlaboro.
Samtage en Hanovro inaŭguriĝis Industria Foiro kun la devizo "verda inteligenteco". Ĉinio estas partnero de la foiro. Wen Jiabao kaj Angela Merkel ĉeestis al la malferma ceremonio de la ĉina ekspoziciejo en la mezo de la Hanovra Industria Foiro kaj kune vizitis standojn de ĉinaj kaj germanaj entreprenoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|