2012-04-26 Somera Esperanto-Studado (SES-2012) okazos inter la 21-a kaj la 29-a de julio 2012. Ĉi-foje denove en urbo Nitra! Jam la kvina fizika lernu!-renkontiĝo okazos en okcidentslovaka historia urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava, 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, kaj 155 km de Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
Antaŭtagmeze -- instruado pri Esperanto;
Posttagmeze -- ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
Vespere -- Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.
(el esperanto.com)
Redaktoro: Zhang Xiaotong |