2012-04-26 Kataluna Esperanto-Junularo kunigas esperanto-junularon de la Kataluna Landaro. Ĝi organizas, i.a., ĉiun jaron sian Internaciisman Renkontiĝon. Temas pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Tial ni ĉiam klopodas organizi ĝin kun lokaj anaroj. Kutime partoprenas ĉ. 80 aŭ 100 personoj el la tuta mondo.
Ĉi-jare la urbo Canet de Mar denove gastigas la Renkontiĝon. Antaŭaj estis Mataró (2005), Barcelono (2005), Canet de Mar (2006), Vallgorguina (2007), Benicàssim (2008), Barcelono (2009), Reus (2010) kaj Sant Andreu Salou/Cassà de la Selva (2011).
Kontakta informo:
Nomo: Ferriol Macip
Telefono: +34625469373
El esperanto.cat
Redaktoro: Zhang Xiaotong |