2012-04-26
 En la kunvenejo |
Antaŭtagmeze de la 24-a de aprilo okazis en Kantono la Tria Novaĵkunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj. La forumo estas unu el la gravaj aktivadoj kadre de la Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj, ĝi estis gastigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Sekretariejo de la Ligo de Arabaj Landoj.
La novaĵkunlabora forumo havas la temon "Fortigi kunlaborojn inter amaskomunikiloj por akceli la ekonomian kaj komercan disvolviĝojn". Oficistoj de koncernaj informaj departementoj de Ĉinio kaj arabaj landoj, gvidantoj de ĉefaj amaskomunikiloj, ekspertoj de amaskomunikila kaj ekonomia rondoj, reprezentantoj de entreprenoj kaj oficistoj de la sekretariejo de la Ligo de Arabaj Landoj partoprenis en la forumo, en kiu oni diskutis ĉirkaŭ la temo kaj partoprenis en interŝanĝa kaj vizitada aktivadoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji
|