Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Ĝakarto la 13-a Indonezia-Ĉina Forumo de Ekonomio kaj Komerco
2012-04-27


Liu Jianchao prelegas en la forumo. 

 

    Matene de la 24-a de aprilo okazis en Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio, la 13-a Indonezia-Ĉina Forumo de Ekonomio kaj Komerco kune aranĝita de la Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la Indonezia-Ĉina Asocio por Kunlaboro de Ekonomio, Socio kaj Kulturo.

 

    La forumon ĉeestis 19 membroj de la delegacio de la Ĉina Asocio de la Asocio de la Landoj de Sudorienta Azio vizitanta en Indonezio sub gvido de Wang Jinshan, vicprezidanto de la asocio, Liu Jianchao, ĉina ambasadoro en Indonezio, kaj aliaj personoj.

 

    Liu Jianchao diris en la forumo, ke Ĉinio kaj Indonezio ambaŭ estas grandaj disvolviĝantaj landoj, havas sian respektivan ekonomian karakterizaĵon kaj grandan reciprokan komplementon. En la lastaj jaroj la rilatoj inter la du landoj en kunlaboro sur la kampoj de ekonomio kaj komerco akiris grandan progreson, speciale post starigo de la libera komerca areo de la Asocio de la Landoj de Sudorienta Azio en la jaro 2010 la duflanka kunlaboro en ekonomio kaj komerco iris sur la novan ŝtupon. Laŭ statistiko de Ĉinio, en 2011 la totala sumo de importado kaj eksportado de Ĉinio kaj Indonezio atingis 60.5 miliardojn da usonaj dolaroj, je 41.6% pliiĝis kompare kun tiu en 2010, kaj samtempe la dulanda kunlaboro en aliaj kampoj akiris bonajn rezultojn. Li esperas, ke la forumo prezentos bonajn proponojn por ekonomia kaj komerca kunlaboro de la du landoj kaj feliĉigos la dulandajn popolojn.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng