2012-04-27
 Dum aranĝado de eksponaĵoj |
|
 Eksponataj argilaj figuroj de militisto kaj ĉevalo |
La 25-an de aprilo en Nov-Jorko okazis prova ekspozicio kun la temo "Argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj, gardistoj de la Unua Imperiestro (259 a. K -- 210 a. K) de Ĉinio". Centoj da naciaj heredaĵoj de Ĉinio estas elmontrataj en la ekspozicio, inkluzive de la supre menciitaj argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj. Estas la unua fojo por Nov-Jorko okazigi ekspozicion pri argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj de Ĉinio. La ekspozicio estas malfermita al la publiko ekde la 27-a de aprilo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|