2012-04-27
 Ekvojaĝo de la pariet-osta relikvo de Budao |
La 25an de aprilo la veturilo portanta pariet-ostan relikvon de Budao ekiris de Qixia-templo en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio. La relikvo estas transportita al Hongkongo por la publika adoro, la unuan fojon ekster la ĉeftero de Ĉinio post sia elteriĝo el la ruino de Baoen-templo, kaj poste ĝi akceptos kulton de kredantoj en Makao.
Junie de la jaro 2010 la relikvo, kiu estis konservita mil jarojn en la subtera palaco de Changgan-templo, estis solene malkovrita en la antikva Qixia-templo, kaj poste ĝi estis konsekrita sur piedestalo de la budaa statuo por la publika adoro.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|