Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fermiĝis en Pekino la Sepa Kunveno de Estroj de la Plejsupera Juĝejo de ŜKO
2012-04-27


En la kunvenejo de la Sepa Kunveno de Estroj de la Plejsupera Juĝejo de ŜKO 

 

    La 25-an de aprilo la Sepa Kunveno de Estroj de la Plejsupera Juĝejo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) fermiĝis en Pekino. La kunveno publikigis la komunan deklaron, ekzamenis kaj akceptis la reviziitan eldonon de la "Labora Statuto pri la Kunveno de Estroj de la Plejsupera Juĝejo de membrolandoj de ŜKO".

 

    Wang Shengjun, la ĉina ĉefa juĝisto kaj estro de la Plejsupera Popola Juĝejo diris, ke la kunveno altigis la nivelon pri konkreta justica kunlaboro inter diversaj membrolandoj de ŜKO. La partoprenantoj prezentis la evoluon, reformon kaj fruktojn pri la justica sistemo, kaj diskutis pri la apertado de nova kampo en interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter justicoj kaj pri perfektigo de tiaj interŝanĝan kaj kunlaboran sistemoj. La kunveno efike akcelis la justicajn interŝanĝon kaj kunlaboron inter la membrolandoj de ŜKO kaj aldonis al ĝia disvolviĝo novan enhavon.

 

    La kunveno daŭras du tagojn, en ĝi partoprenis reprezentantoj de plejsuperaj juĝejoj de la membrolandoj de ŜKO, gvidantoj de ŜKO kaj koncernaj reprezentantoj de lokaj kontraŭterorismaj organizoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng