2012-05-02
|
Modeloj de aŭtoj allogas vizitanton el fremda lando. |
La 30-an de aprilo en Pekino inaŭguriĝis la 4-taga Ĉina Internacia Ekspozicio de Modeloj. Kiel la plej altnivela, grandskala kaj enhavriĉa evento en la mondo, la ekspozicio jam 10 foje okazis. Ĝin ĉeestis pli ol 300 kompanioj el 40 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio, Sudkoreio, Usono kaj Germanio.
Okazos en la ekspozicio diversaj konkursoj de telestiraj modelaj aŭtoj kaj aliaj aktivadoj por sperto de vizitantoj. Estas eksponitaj modeloj de konstruaĵoj, aŭtoj, aeroplanoj kaj armeoŝipoj, kaj la ekspozicion vizitas kaj spertas multaj amatoroj tiukampe.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|