2012-05-02
De la 16-a ĝis la 25-a de aŭgusto 2012 okazos profesia trejnkurso pri lingvoinstruado, organizita de edukado.net, Itala E-Federacio kaj Kosmo Strategio Ltd. en la sicilia urbo Mazara del Vallo, kadre de la venonta Itala Kongreso de Esperanto.
La kurso estas oficiale listigita en la EU-datumbazo pri trejnkursoj. Kvar homoj sukcesis ricevi stipendion de EU por partopreni ĝin.
Por permesi al plej multe da homoj partopreni en la trejnado, la organizantoj disponigos apartan rabatitan kotizon por tiuj, kiuj ne ricevis subtenon de EU, tamen estas interesitaj partopreni en la seminario. Anstataŭ 750 € eblos aliĝi kontraŭ 300 € (200€ por studanto, emerito, aŭ B-landano). Tiu kotizo inkluzivas ankaŭ la aliĝon al la Kongreso de Esperanto en Italio kaj ebligos al la partoprenantoj ĝui ankaŭ la kongresajn programerojn. La loĝadaj kostoj estas la samaj kiel por normala kongresano.
(el edukado.net)
Redaktoro: Xie Ruifeng |