Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fermiĝis la Kunming-a Karnavalo de la Ĉina Kunming-a Internacia Kultura kaj Turisma Festivalo
2012-05-02

 

Taj-naciaj junulinoj prezentas dancon. 

Brazilaj junulinoj en dancado 

 

    La 1-an de majo fermiĝis en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, la Kunming-a Karnavalo de la Ĉina Kunming-a Internacia Kultura kaj Turisma Festivalo.

 

    La karnavalo kun la temo "Renkontiĝi kaj amuziĝi en Kunming, sperti ĉielarkan Yunnan" malfermiĝis en la 29-a de aprilo kaj daŭris 3 tagojn. En ĝia malferma ceremonio ĉinaj kaj alilandaj turistoj spektis prezentadon de kantodancaj trupoj el Brazilo, Skotlando, Turkio, Kroatio, Aŭstralio, Malajzio kaj aliaj landoj kaj el la provincoj Taiwan kaj Yunnan de Ĉinio.

 

    La ĉi-foja karnavalo elstarigis amasecon, partoprenecon, internacian kaj nacian karakterizaĵojn. Dum la karnavalo okazis rondirado kun ĉarmeco, gustumado de manĝaĵoj kun nacia trajto, prezentado de kantoj kaj dancoj sur placo, konkurso de fotoj kaj foiro de turismaj produktaĵoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng