2012-05-03
 Li Keqiang (maldekstre) interparolas kun Didier Reynders. |
La 1-an de majo en Bruselo, ĉefurbo de Belgio, Li Keqiang, ĉina vicĉefministro, intervidiĝis kun Didier Reynders, belga vicĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj.
Li Keqiang diris, ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Belgio vigle disvolviĝas, la duflanka politika reciproka konfido senĉese profundiĝas, praktika kunlaboro rikoltas riĉajn fruktojn, interŝanĝoj en kulturo kaj eduko estas en plena disvolviĝado. Ĉinio laŭdas la belgan registaron pro ĝia longtempa sekvo de la politiko pri unu Ĉinio.
Ĉinio kaj Belgio disvolvas la duflankajn interrilatojn surbaze de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka konfido, tio konformas al la komunaj interesoj de la du landoj. Li Keqiang esperas per la vizito profundigi reciprokan komprenon de la du landoj, grandigi duflankan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Belgio al nova ŝtupo
Didier Reynders diris, ke en la pasinta jaro Belgio kaj Ĉinio festis la 40-jaran datrevenon de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj la disvolvado de la dulandaj rilatoj havas bonan tendencon. La nova registaro de Belgio daŭre observos la principon pri unu Ĉinio. Belgio esperas, ke Ĉinio prenos Belgion kiel pordon por eniri en Eŭropon, kaj bonvenigas pli multajn entreprenojn de Ĉinio fari investadon en Belgio por profundigi financan kunlaboron de la du landoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|