2012-05-03 La Estraro de UEA en la 30-a de aprilo en Roterdamo diskutis la edukajn projektojn kaj temojn dum du horoj kaj duono. Unue la reprezentanto de ILEI resumis atingojn kaj mankojn de la lasta periodo kaj disdonis raporton pri la nuna stato de ILEI. En tiu periodo la gvido de la jubilea laboro transiris de ILEI al pli vasta teamo, kaj la kurso 125 proponata de ILEI restos por realigi tra pli longa periodo.
Pri ekzamenoj, oni konstatis kun admiro la sukceson de la Tutmonda Skriba Ekzamentago ĉe la KER-ekzamenoj kun 290 kandidatoj en trideko da urboj en 17 landoj, kaj ricevis peton vojaĝigi du ekzamenantojn al la plej multkandidata ekzamenloko (Moskvo), por povi oferti al la tieaj kandidatoj eblon ankoraŭ dum la jaro 2012 trapasi ankaŭ la parolan parton de la ekzameno.
Samtempe la partoprenintoj diskutis pri la demando pri estonto por la tradiciaj ekzamenoj de UEA/ILEI kaj aliaj gravaj aferoj.
(el edukado.net)
Redaktoro: Xie Ruifeng |