2012-05-03 La esperantista komerca entrepreno Kosmo dum la pasinta jaro sukcesis havigi 185.000 eŭrojn en subvencioj de Eŭropa Unio por diversaj projektoj kun rilato al la Esperanto-movado. El tiu mono pli ol 55.000 eŭroj fluis rekte en la poŝon de Kosmo en formo de procentaĵo. Helpe de tiu enspezo Kosmo nun povas anonci la dungon de nova oficisto en Italio. Iuj esperantistoj entuziasme aplaŭdas la agadon de Kosmo, aliaj trovas ĝin dubinda pro la alta procentaĵo postulata de la firmao kaj la librotenaj akrobataĵoj bezonataj en la raportado al la EU-instancoj. Inter la dubantoj estas UEA, kiu ĉi-semajne jam trian fojon haltigis projekton proponitan de Kosmo.
Tra diversaj programoj de Eŭropa Unio ĉiujare estas disdonataj grandegaj monsumoj en formo de subvencioj por projektoj kiuj celas krei ligojn kaj senton de komuneco inter civitanoj de la unio. La formalaj postuloj kaj proceduroj tamen estas komplikaj kaj ne facile plenumeblaj de malgrandaj, amatoraj organizaĵoj, kiaj estas preskaŭ ĉiuj Esperanto-asocioj en la landoj de EU.
La entrepreno Kosmo, estis fondita de du italaj esperantistoj, Brunetto (Bruĉjo) Casini kaj Francesco Maurelli, en 2011. Ĝia komerco baziĝas sur simpla strategio: trovi aŭ elpensi projektojn, kiuj havas la ŝancon ricevi financan subtenon de EU-instancoj, proponi la ideon al taŭgaj Esperanto-organizaĵoj, kaj kaze de sukceso, rikolti en sian kason 30 procentojn el la subvencio.
(el liberafolio.org)
Redaktoro: Xie Ruifeng |