Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino la 2-a Ĉina-Usona Strategia Sekureca Dialogo
2012-05-04


Kunvenejo de la 2-a Ĉina-Usona Strategia Sekureca Dialogo

 

    La 2-an de majo okazis en Pekino la 2-a Ĉina-Usona Strategia Sekureca Dialogo kadre de la 4-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo.

 

    La dialogon kune prezidis Zhang Zhijun, vicministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, kaj William Burns, konstanta vicsekretario de la ŝtato de Usono. Ĝin ĉeestis Ma Xiaotian, vicĝenerala stabestro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, Zhang Yesui, ĉina ambasadoro al Usono, James Miller, aganta vicministro de la Ministerio de la Nacia Defendo de Usono, kaj Samuel J. Locklear, ĉefkomandanto de la Pacifika Komandejo de Usono.

 

    La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri komune zorgataj strategia sekureco, sinteza sekureca afero en malkaŝema, sincera kaj praktika etoso kaj profundigis reciprokan komprenon. La du flankoj konsentis daŭre disvolvi la sistemon de strategia sekureca dialogo inter Ĉinio kaj Usono por ke ĝi ludu pli grandan rolon por akceli la strategian reciprokan konfidon de la du landoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng