Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
14-a Kunveno de la Komuna Komisiono pri Scienca kaj Teknologia Kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono ina ŭguri ĝis en Pekino
2012-05-04


 En la inaŭguro 

 

    La 1-an de majo inaŭguriĝis en Pekino la 14-a Kunveno de la Komuna Komisiono pri Scienca kaj Teknologia Kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono, al ĝi ĉina prezidanto Hu Jintao adresis salutmesaĝon, en kiu li esprimis sian sinceran gratulon al la kunveno kaj afablan saluton al la scienc-teknikaj laborantoj, kaj li ankaŭ dankas la amikojn, kiuj multe kontribuis por antaŭenpuŝado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

    La Komuna Komisiono pri Scienca kaj Teknologia Kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono estas interregistara organizo de Ĉinio kaj Usono, fondita surbaze de la scienc-teknologia kunlabora interkonsento de la du landoj, la kunveno okazas en ĉiu dua jaro alterne en la du landoj. Ĉijare la kunveno retrorigardis la sciencajn kaj teknologiajn disvolvon kaj kunlaboron depost la pasinta kunveno, kaj diskutas pri kelkaj fakaj temoj, kiaj agrikulturo, fuelo, nuklea sekureco, higieno, fundamenta scienco, medio, mezurtekniko, biologia diverseco, telesensa tekniko por administrado pri eventualaj katastrofoj k. s. En la kunveno ankaŭ fondiĝis kunlaboraj grupoj de diversaj sciencaj kaj teknologiaj kampoj, subskribiĝis interkonsentoj pri projektoj pri agrikulturo, pri internacia scienca kaj teknologia kunlaboro kaj pri partner-projekto, interkompreno-memorando kaj aliaj dokumentoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng