2012-05-07
 La kunveno de kulturaj ministroj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko. |
|
 Subskribado de la trilandaj ministroj pri kulturo |
La 5an de majo en Ŝanhajo okazis la kvara kunveno de kulturaj ministroj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko. Al ĝi ĉeestis ĉina kultura ministro Cai Wu, japana ministro pri edukado, kulturo, sporto, scienco kaj teknologio Hirofumi Hirano kaj korea-respublika ministro pri kulturo, sporto kaj turismo Choe Kwang-shik. Ili subskribis la Ŝanhajan Agad-planon (2012-2014).
La kunveno de kulturaj ministroj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko estas grava interregistara konsiliĝa mekanismo por striktigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn sur la kampoj de kultura arto, kultura industrio, kultura heredaĵo kaj nemateria kultura heredaĵo inter la tri landoj. Ĝi servas kiel platformo por ke la trilandaj ministroj pri kulturo regule interŝanĝu opiniojn.
Ĝis nun sub la kuna klopodo de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko la kunveno jam okazis en Nantong de Ĉinio en 2007, Cheju-do de la Korea Respubliko en 2008, kaj Nara de Japanio en 2011, kaj publikigis respektive la Deklaracion de Nantong, Deklaracion de Cheju-do kaj Deklaracion de Nara, kiuj faris pozitivan rolon por kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter la tri landoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|