Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino kunsido por preparo de la Internacia Esperanto-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato
2012-05-08

 

 

    La 7-an de majo okazis en Pekino kunsido por prepari la Internacian Esperanto-Muzeon, kiu laŭplane fondiĝos en la Zaozhuang-a Universitato en la venonta jaro. La kunvenon prezidis Zhao Jun, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio. Ĝin ĉeestis Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Shi Qiuqiu kaj Zhao Jianping, vicprezidantoj de ĈEL, Hu Xiaolin, direktoro de la Zaozhuang-a Universitato, kaj veteranaj e-istoj en Pekino.

 

    Antaŭ kelkaj monatoj s-ro Sun Mingxiao, direktoro de la sekcio pri internaciaj aferoj de la Zaozhuang-a Universitato kaj prezidanto de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio, dissendis mesaĝojn surrete kaj alvokis, ke e-istoj kontribuu librojn, poŝtmarkojn, presaĵojn, eldonaĵojn kaj aliajn memoraĵojn al la preparanta Internacia Esperanto-Muzeo.

 

    Multaj e-istoj donacis al la muzeo siajn konservaĵojn. S-ro Hou Zhiping, eksa vicprezidanto de El Popola Ĉinio, donacis al la muzeo pli ol 460 specojn da libroj, 40 Esperantajn revuojn inkluzive de tre valoraj libroj kaj eldonaĵoj, kiujn li kolektis en la pasintaj 50 jaroj. S-ro Laŭlum liveris al la muzeo du kompaktajn diskojn, kiuj enhavis la kompleton de la instrua filmo en Esperanto "Espero", krom tio li donacis ankaŭ la faman ĉinan novelon "Aŭtuno en Printempo" en la korea lingvo, li diris, ke ĝuste pro la pontlingvo Esperanto la novelo de la fama ĉina verkisto Bakin aperigis sian korean version, tiasence la libro kaj similaj materialoj estas konservendaj.

 

    En la kunsido aliaj veteranaj e-istoj alte taksis la projekton fondi la Internacian Esperanto-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato, ili esperas, ke la muzeo vivos sub la klopodo de e-istoj kaj ludos pozitivan rolon en la Esperanto-studado.

 

    Chen Haosu, prezidanto de ĈEL, diris, ke la muzeo devas pozitive aktivi en protektado de la Esperanta kulturo, en heredado de la Esperanta civilizacio, en persistado en la Esperanta idealo kaj en disvastigo de la Esperanta aplikado.

 

    La Zaozhuang-a Universitato kaj la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio kelkfoje okazigis Esperantajn renkontiĝojn, kaj ili konstante funkciigas Esperantajn kursojn. En la kunsido s-ro Hu Xiaolin, direktoro de la Zaozhuang-a Universitato, diris, ke la universitato planas havigi al si Esperanto-fakon por kulturi e-istojn kun alta lingvonivelo. Pri la muzeo s-ro Sun Mingxiao diris, ke la muzeo havos areon de 600 kvadrataj metroj kaj inaŭguriĝos venontjare, ĝi estos parto de la komuna muzeo de la universitato.

 

(Chen Ji)

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng