Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wang Shanshan estis elektita kiel unu el 4 komitatanoj B de TEJO
2012-05-08

    Post dekjara paŭzo, la individuaj membroj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove rajtis rekte influi la direkton de sia asocio, voĉdonante en la elekto de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de TEJO. Pasintfoje la elekto okazis en la jaro 2002.

 

    En la jaroj 2004, 2006, 2008 kaj 2010 mankis interesiĝo - ne estis pli da kandidatoj ol lokoj, do ĉiuj estis aŭtomate elektitaj. Ĉi-foje aperis sep kandidatoj por kvar postenoj, do devis okazi balotado. Laŭ la regularo, la baloto devas okazi paperpoŝte, do la Centra Oficejo dissendis 253 leterojn kun balotilo kaj informoj pri la kandidatoj al la individuaj membroj, kiuj ĝis la fino de la balota proceduro estis pagintaj sian kotizon.

 

    Ĉiu membro rajtis voĉdoni por maksimume kvar el la sep proponitaj kandidatoj. Revenis 32 validaj voĉdoniloj. Per tiuj voĉoj estis elektitaj Paweł Fischer-Kotowski el Pollando (21 voĉoj), Wang Shanshan el Ĉinio (20 voĉoj), Ronald Baby González el Kubo/Hispanio (18 voĉoj) kaj Magnus Henoch el Svedio/Britio (16 voĉoj). Ili do estas novaj Komitatanoj, kaj oficos de junio 2012 ĝis majo 2014.

 

    Laŭ Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO, la ĉefa kialo de malmutaj voĉdonoj estas la paperpoŝta proceduro de la baloto. Ĝi estas tre longdaŭra kaj sufiĉe ĝena. Ja leteroj devas iri de Roterdamo al ĉiuj eĉ foraj mondpartoj, ĉiu voĉdonanto devas ekhavi kovertojn, iri al poŝtoficejo, nemalverŝajne perdi tempon en vico, aĉeti poŝtmarkojn kaj sendi la balotilojn, kiuj ankoraŭ devas ĝustatempe atingi Roterdamon. Tiu pena kaj kosta proceduro estas freneza perdo de energio kompare kun kelkaj klakoj, kiuj necesus kaze de reta voĉdono. Ĝuste pri tio TEJO-membroj ĉefe malkontentis kaj kelkfoje ankaŭ ege miris. Kompreneble estas ankaŭ aliaj kialoj. Pluraj interesiĝantoj pri la baloto tro malfrue "vekiĝis", ke ili devas rekotizi por 2012 por havi rajton voĉdoni kaj malgraŭ ke iliaj balotiloj estis senditaj de la Centra Oficejo, ili ne havis sufiĉe da tempo por voĉdoni. Kelkaj plendis pri tro longdaŭra traktado de membriĝoj en la CO. Plie tia baloto okazis por la unua fojo post dekjara paŭzo, do kaze de TEJO tio signifas, ke apenaŭ iu membro povis de propra sperto kompreni pri kio temas. Finfine certe estas ankaŭ signifa parto de membroj, kiuj ne sentas bezonon voĉdoni, ĉar ne estas aparte engaĝitaj kaj membras pro iuj aliaj kialoj - tiel estas en ĉiu asocio. Tamen evidente la paperpoŝta voĉdonsistemo estas la ĉefa problemo.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng