Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
40-jara datreveno de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio – bona ŝanco por forigi nodon en la koro (I)
2012-05-09

de Saito Fumio*

 

    Ĉi-jare estas la 40-jara datreveno de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj la 75-jara datreveno de la Masakro en Nankino. Kvankam pasis multaj jaroj post okazo de la masakro, tamen ĝis nun ne estas forigita la nodo en la koro de la ĉina kaj japana popoloj. Por forigi la nodon estos nemankigebla florprezento de la japana ĉefministro al viktimoj de la masakro en la funebra ceremonio, se li vizitos ĉi-jare Nankinon. En la 25-a kaj la 26-a de decembro 2011 okazis en Pekino kunveno de ŝtatestroj de Ĉinio kaj Japanio, kaj post du-taga interparolado la du flankoj atingis komunan konon pri plua profundigo de la strategiaj reciprokfavoraj rilatoj.

 

    La Masakro en Nankino bone memorigita de ĉinoj kaj iom post iom forgesita de japanoj

 


Funebra ceremonio memore al la 74-jara datreveno de la Masakro en Nankino 

 

    La Masakro en Nankino ĉiam estas nodo en la koro de la ĉina kaj japana popoloj. Multaj japanoj ne scias, ke en la 13-a de decembro ĉiu-jare okazas en la Memoriga Halo de Masakro en Nankino funebra ceremonio kaj ĉirkaŭ unu semajnon antaŭ la tago lokaj ĵurnaloj kaj gazetoj jam komencas raporti pri la evento. Sed japanaj amaskomunikiloj preskaŭ ne menciis la eventon, eĉ multaj japanoj en Nankino ne scias, kion signifas la 13-a de decembro. 

 

    En la jaro 2007, okaze de la 70-jara datreveno de la Masakro en Nankino, la areo de la memoriga halo estis grandigita de ĉ. 2 hektaroj al la nuna ĉ. 7 hektaroj, kaj la arep por eksponaĵoj en la halo grandiĝis de 800 kvadrataj metroj al 9800 kvadrataj metroj. Post la grandiĝo la eksponaĵoj 6-oble multiĝis kaj enhavas 3500 fotojn kaj ĉ. 3000 restaĵojn de viktimoj kaj japanaj militistoj.

 

    Profundigo de memoro pri la masakro en Ĉinio akre kontrastas kun iom-post-ioma forgesiĝo de Japanio pri la evento.

 

    5 000 personoj partoprenis en la funebra kunveno memore al la 74-jara datreveno de la Masakro en Nankino

 


Maljunuloj en la funebra ceremonio 

 

    Je la 10-a horo de la 13-a de decembro 2011 sekve de eksono de sireno komenciĝis la funebra kunveno memore al la 74-jara datreveno de la Masakro en Nankino. La kunvenon partoprenis 5000 personoj, inkluzive de ŝtatoficistoj el la Nankina kaj Jiangsu-provinca registaroj, mez- kaj elementlernejanoj, studentoj, postvivantoj de la masakro, kaj ankaŭ rilataj personoj el Usono, Rusio kaj la Korea Respubliko. En ĝi partoprenis ankaŭ ĉ. 80 japanoj inkluzive de Daito Hitoshi, ĉef-bonzo de la templo Enkoji, apartenanta al la Otani-grupo de la budhisma sekto Jodo Shinshu, kaj aliaj bonzoj, kaj 40 membroj de laborista sindikato de la fervoja kompanio JR East.

 

    En la funebra ceremonio ĉinaj kaj japanaj bonzoj, postvivantoj de la Masakro en Nankino, element- kaj mezlernejanoj sonigis sonorilon por paco faritan okaze de la 66-jara datreveno de la Masakro en Nankino. En la fino de la ceremonio oni citis vortojn de Li Xiuying, kiu estis postvivanto de la masakro kaj mortis en la jaro 2004 en la aĝo de 86 jaroj, "Ne por malamo, sed por firma memoro", kaj laŭtlegis la Pacan Deklaron.

 

    Sireno aŭdiĝis en Nankino kaj vekis rememoron de Nankinanoj al la evento. Tamen japanoj laborantaj en japan-kapitalaj entreprenoj de Nankino kaj tieaj japanaj studentoj eĉ ne sciis, pro kio oni aŭdigas sirenon. Antaŭ multaj jaroj veturante per taksio mi vidis, ke kiam eksonis sireno, ĉiuj aŭtoj haltis kaj homoj staris vojflanke en funebra silento. La granda diferenco de la dulandaj popoloj en trakto de la evento estiĝas pro influo de malsamaj raportoj de la dulandaj amaskomunikiloj. Japanaj amaskomunikiloj timas, ke la raportoj kaŭzas ekstreman disputon de la problemo, kaj pro tio ili intence evitas la eventon.

 

    La japana Ĥoro Orychophragmus Violaceus nomita per floro rilata al la Masakro en Nankino kunsidis kun miaj ĉinaj studentoj antaŭ multaj jaroj. Membroj de la ĥoro iniciative parolis pri la masakro kun ĉinaj studentoj. Ilia pento pri la milito kaj la Masakro en Nankino havigis al ĉinaj studentoj novan konon pri japanoj. Iu ĉina studento diris: "Tio estas unua fojo por mi kontaktiĝi kun tiaj japanoj."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

    * La aŭtoro estas profesoro de la japanlingva fakultato de la Nankina Universitato, kaj la fotoj estas fotitaj de li en la 13-a de decembro, 2011.

 

 

 
Dum la Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA antaŭ du semajnoj estis prezentita la nova eldono de la komputila terminaro Komputeko, eldonaĵo de E@I. La unua eldono aperis antaŭ kvar jaroj. En la dua eldono aperas pli ol 7.800 komputil-rilataj vortoj en la angla kaj en Esperanto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng